Генрик Сеппик
СПРАВОЧНИК ЭСПЕРАНТО
22. Miaj gepatroj
Miaj gepatroj estas maljunaj kaj kadukaj. Jam antaŭ multaj jaroj mi forlasis ilin kaj la patrodomon (= patran domon, domon de la patro), kiu estas al ĉiu homo la plej kara loko sur la tero. Depost tiu tago mi tre malofte vidis ilin. Sed ofte miaj pensoj migras al ili, precipe en kristnaska vespero. Miaj okuloj pleniĝas per larmoj, kiam mi pensas pri la karaj gemaljunuloj, kiuj sian tutan vivon dediĉis al la filoj kaj nun solaj malĝojas en la malplena nesto.
Miaj patro kaj patrino loĝas en Nordurbo. Tio estas malgranda, sed tre bela urbeto ĉe la Balta Maro. En Nordurbo estas multaj belaj somerdomoj, ĉar ĝi estas populara somerloko. Sed miaj gepatroj ne havas vilaon: ili estas malriĉaj kaj loĝas en malnova dometo ĉe la arbarrando (= rando de arbaro, arbara rando).
La patro estas ŝuisto kaj la patrino estas kudristino, aŭ pli ĝuste ili estis tiuj, ĉar pro la maljuneco ili ne kapablas plu labori kaj vivas nur el la malmulto, kiun la filoj sendas al ili ĉiumonate. Kaj el la espero ricevi maloftan leteron de siaj "infanoj" kaj eble ankaŭ revidi ilin. Sed la "infanoj" estas jam delonge plenkreskaj, havas siajn proprajn familiojn, al kiuj ili devas dediĉi sian tutan atenton kaj laborpovon.
La amplenaj, sulkaj (= sulkoplenaj) vizaĝoj de la karaj gemaljunuloj restos ĉiam en mia memoro.
|