Авторский сайт Аркадия Деко,
посвящённый международному языку



ЭСПЕРАНТО


Генрик Сеппик

СПРАВОЧНИК ЭСПЕРАНТО


43. La gastama provinco


Migranta komercisto estis vojaĝanta en provinco. Ĉirkaŭvaginte la tutan tagon, li venis iun vesperon laca kaj dormema al malgranda bieno, kie estis loĝantaj edzo kaj edzino kun siaj ses infanoj. Petinte permeson tranokti tie, li tuj ricevis ĝin. Vespermanĝante la komercisto rimarkis, ke la patrino metas la infanojn po du en la liton. Kiam la unua paro estis ekdorminta, oni transportis ilin sur la plankon, kaj nova paro ricevis lokon en la lito. Ekdorminte, ili siavice devis cedi ĝin al la lasta paro. Kiam jam ĉiuj infanoj estis tiamaniere ekdormintaj, la mastro diris al la fremdulo:

“Bonvolu, nun la lito estas je via dispono!”

La komercisto kuŝiĝis kaj tuj ekdormis. Matene vekiĝinte, li trovis sin kuŝanta sur la planko apud la infanoj, sed en la lito estis trankvile ronkantaj la mastro kaj mastrino (= gemastroj).

(Svenska Dagbladet)




Количество посетителей этой страницы:

Hosted by uCoz