Авторский сайт Аркадия Деко,
посвящённый международному языку



ЭСПЕРАНТО


Генрик Сеппик

СПРАВОЧНИК ЭСПЕРАНТО


74. Silentemaj fiŝistoj


Sabate matene maljuna fiŝisto (fiŝkaptisto) kun sia filo kaptis fiŝojn surmare. Ĉar la fiŝistoj neniam ŝatas multe babili, ankaŭ niaj herooj laboris silente kiel fiŝoj. Nur tagmeze, kiam kelkaj nubetoj aperis ĉe la horizonto, la filo diris al la patro: "Ŝajnas al mi, ke baldaŭ pluvos". La patro rigardis supren, sed li respondis nenion.

Tiel pasis la tuta tago. Dimanĉe ili ripozis, sed silentis kiel kutime. Lunde ili denove fiŝkaptis, sed same senparole kiel antaŭe. Pasis ankaŭ mardo, merkredo, ĵaŭdo kaj vendredo. Nur vendrede vespere, kiam jam vere pluvis, la patro viŝis permane la frunton kaj respondis al la filo: "Jes, vi pravas".





Количество посетителей этой страницы:

Hosted by uCoz